Azio : lasttempaj artikoloj
- Koreaj militŝipoj interbatalas
- Karzai deklarita prezidento de Afganio
- Terura situacio de homaj rajtoj en Nordkoreio
- Indonezia gvidanto komencas novan mandaton
- Karzai sub 50 procentoj
- Grava komerca interkonsento inter Sudkoreio kaj EU
- Cunamo-testo trans Hinda Oceano
- Karzai dubas pri voĉdonfraŭdo
- Maldiva registaro iĝas submara
- Ĉinio pruntedonas artaĵojn al Tajvano
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Terura situacio de homaj rajtoj en Nordkoreio | ![]() |
![]() |
| Azio - Socio |
![]() NORDKOREIO - 23-an de oktobro, 2009.UN-sendito kritikas la situacion de homaj rajtoj en Nordkoreio kiel "mizera", unu triono de la landa loĝantaro vivas en situacio de malsato. La sendito por Nordkoreio, Vitit Muntarbhorn, deklaras, ke la lando tamen ne estas malriĉa kaj alvokas al ĝi disfali sian militistan politikon. La sendito, ke La Unuiĝintaj Nacioj ne povas helpi pli ol du milionojn da homoj pro nesufiĉo en helpo. Estas tiu nesufiĉo pro internacia reago pri la nordkorea atoma programo kaj misiltestoj, li diras. Sro Muntarbhorn diras, ke provizoj de nutraĵoj ankaŭ suferas pro la efikoj de la ŝtataj penoj regi ekonomian agadon, precipe per restrikto de la rolo de virinoj. La fakulo pri homaj rajtoj kiu estas Speciala Referisto por Nordkoreio ekde 2004 donis sian raporton al kunsido de UN-membroj. La situacio de homaj rajtoj en la lando restas mizera pro la subprema naturo de la potenco : samtempe enklostriĝanta, ĉionreganta kaj senkompata, li diras.Dum multaj loĝantoj de Nordkoreio estas en mizera malriĉeco kaj suferas pro la longedaŭraj senigoj ligitaj kun nesufiĉo de manĝaĵoj kaj aliaj necesaĵoj, la lando estas dotita per vasta mineralaj resursoj kiujn regas la aŭtoritatuloj. Respondeculoj havas regadon kaj kontrolon de la vasta minerala riĉeco. La sendito rakontas, ke la situacio pri manĝaĵoj kaj kondiĉoj pliboniĝis ĝis la mezo de la jaro - dank'al la Monda Nutro-Programo. Sed ekde la mezo de la jaro, regas nesufiĉo de internacia asisto. Sro Muntarbhorn karakterizis atmosferon de subpremo, terura kondiĉoj en malliberejoj kaj diras, ke homoj estas senditaj al labortendaroj nur pro tio, ekzemple, ke ili ne iris al sia laborposteno aŭ rigardis filmojn el Sudkoreio. La vic-ambasadoro de Nordkoreio respondis al tiuj akuzoj, ke la raporto estas "plena de distordo, elpensita de malamikaj fortoj". |





NORDKOREIO - 23-an de oktobro, 2009.
de homaj rajtoj
Komentoj
Senpartiaj spektintoj notas, ke Nord-Koreio aspektas kiel malriĉa sed feliĉa lando. Ties problemoj estas cetere klarigeblaj per malkunlaboremaj obstakloj fare de plejparto de la landoj de la mondo. Respondi | Citi | Citi
Cetere, multaj landoj sendas helpaĵojn al tiu lando, sed ĉu ili vere atingas la "feliĉan" loĝantaron… ? Dubindas… Respondi | Citi | Citi
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.