| Azio - Ekonomiko |
.jpg)  SINGAPURO - 14-an de julio, 2010.
La registaro de Singapuro antaŭvidas, ke sia ekonomia rapida kresko atingos 13 - 15 % por la jaro 2010, tio estas verŝajne la plej bone indico en la mondo laŭ ekonomikistoj. La forta progreso de eksportoj de fabrikitaj produktoj kaj la bona sano de financaj servoj kaj turismo subtenas la fortan kreskon de tiu "urbo-ŝtato", kiu ĝis nun antaŭvidis progreson de 7 % al 9 % de la Malneta Enlanda Produkto ĉi tiun jaron.
La pliigo de prognozoj estas "realisma" konsidere kreskon de proksimume 18 % en la unua semestro, atentigas Song Seng Wun , ekonomikisto ĉe CIMB Esploroj. "Singapuro estos ĉi tiun jaron la ekonomio kun la plej forta kresko de Azio kaj verŝajne en la mondo", li aldonis.
La ministro pri Komerco kaj Industrio deklaris tiun merkredon, ke la kreskoprocento atingis 19,3 % en sekundo kvarono de la jaro, post pliigo de 16,9 % en la unua en komparo kun la samaj periodoj de la antaŭa jaro. La Malneta Enlanda Produkto iom reduktiĝis je 1,3 % en 2009 pro la tutmonda krizo. La organismo kiu okupiĝas pri antaŭenigo de la internacia komerco atentigis, ke eksportoj (escepte de petrolo) antaŭensaltis je 29 % en junio super unu jaro, subtenante la fortan mendon de elektronikaj kaj farmaciaj produktoj, du specialaĵoj de Singapuro.
Singapuro fariĝas ankaŭ grava turisma celloko dank'al la malfermo, ĉi tiujn lastajn monatojn, de la unuaj du kazinoj kiuj renkontas grandan popularan sukceson.
|