eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Disputo pri akordo inter Kolombio kaj Usono Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Politiko
KOLOMBIO - 05-an de novembro, 2009.

 
Kolombia opoziciaj grupoj kolere reagis post kiam detaloj de polemika militista interkonsento kun Usono estis publikigitaj. Laŭ tiu 10-jara interkonsento, usonaj militistoj ne nur havos liberan aliron al militistaj bazoj, sed ankaŭ povos uzi gravajn internaciajn civilajn flughavenojn. La usona personaro kaj defendokontraktistoj ankaŭ ĝuos diplomatian imunecon.

La prezidento
Alvaro Uribe diras, ke la akordo helpos forigi el Kolombio bandaĉojn de drogtrafikistsoj kaj maldekstrismajn grupojn da ribeluloj. Sed la eminenta opozicia senatano Gustavo Petro, de la maldekstrisma partio PDA, diris, ke tiu ĉi interkonsento sume estas virtuala usona okupado de Kolombio.

La
akordo estis subskribita lastan vendredon sed plenaj detaloj nur estis publikigitaj mardon. Ili rivelas, ke usonaj militistoj havos aliron al sep kolombiaj bazoj de terarmeo, mararmeo kaj aerarmeo, kaj ankaŭ povos uzi civilajn flughavenojn sub kondiĉoj kiuj ankoraŭ ne estis klare komprenigitaj. La kolombia militokomandanto, la Generalo Freddy Padilla, citita de naciaj amaskomunikiloj, deklaris, ke la utilo de la interkonsento estos sentita tra la tuta lando, dum Usono gvidas gravajn kontraŭdrogajn kaj kontraŭterorismajn misiojn.

La interkonsento
estigis plimalboniĝon de jam streĉitaj rilatoj inter Kolombio kaj Venezuelo. Venezuelo rompis diplomatiajn rilatojn kun sia najbaro kaj la venezuela prezidento Hugo Chávez avertis, ke kolombiaj militistaj bazoj povus esti uzitaj de Usono por ataki sian landon. Aliaj landoj en la regiono, inter kiuj Brazilo kaj Ĉilio, ankaŭ diris, ke tiu decido zorgigas ilin. Kolombio estas ĉiam pli izolita en la regiono, sed ŝajne ne vere zorgas pri tio, tiom longdaŭre kiom ĝi havas fortan subtenon de Usono.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi