eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ekonomiko
Nova rekordo por la petrolprezo Retpoŝtadreso
Nordameriko - Ekonomiko
USONO - 10-an de marto, 2008.
La prezoj de kruda petrolo atingas denove senprecedencan altan nivelon. En Nov-Jorko la barelo de kruda petrolo atingas hodiaŭ po 107 Usonaj dolaroj. Tiu prezo eĉ superas la prezon fiksitan en aprilo 1980 laŭ inflacie pondita indico, kvankam la du mezuroj ne strikte kompareblas. La nuna prezo de petrolo ankaŭ rezultas de la decido aprobita pasintsemajne de produktistaj landoj de OPEL (Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj) ne altigi provizon, malgraŭ altiĝantan postulon en Ĉinio. Multaj analizistoj kredas, ke negocistoj ankaŭ aĉetas petrolon pagante per dolaroj por protekti la valoron de ilia mono kontraŭ la glitanta valuto. La alta prezo de petrolo igas benzino kaj energiaj kostoj pli altekostaj tutmonde, metante financan premon sur entreprenoj kaj familiaj buĝetoj.
 
Microsoft volas aĉeti Yahoo-n Retpoŝtadreso
Nordameriko - Ekonomiko

USONO - 3-an de februaro, 2008.

Microsoft proponis aĉeti la serĉil-kompanion Yahoo kontraŭ 44.6 miliardoj da Usonaj dolaroj, per kontanta mono kaj akcioj. La propono, farita en letero al la estraro de Yahoo, superas je 62% la Yahoo-an akcian kurzon de ĵaŭdo 31-a de januaro. Yahoo malgrandigis siajn enspezoprognozojn antaŭe ĉi tiun semajnon kaj diris, ke ĝi devos elspezi pliajn 300 milionojn da dolaroj ĉi- jare por revivigi la kompanion. Yahoo estis luktanta en lastaj jaroj kontraŭ Google, kiu ankaŭ estis konkursanton de Microsoft. Se Yahoo akceptos la proponon, aŭtoritatoj pri konkurenco en Usono kaj Eŭropa Unio probable prienketos tiun ĉi ligoaltiĝon.

 
Risko de recesio tutmonda PDF Presi Retpoŝtadreso
Nordameriko - Ekonomiko

USONO - 23-an de januaro, 2008.

Usonaj kaj Eŭropaj Borsoj falis, pro zorgoj, laŭ kiuj kernaj tutmondaj ekonomioj eniros regreson kaj recesion. Mardon 22-an de januaro, la estraro de la Usona Federala Banko faris sian plej grandan tranĉon de la lastaj 25 jaroj por pliigi kreskon kaj fortikigi la merkatojn.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL