Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Germana polico fermis standon en ekspozicio CeBIT | ![]() |
![]() |
| Eŭropo - Diversaĵoj |
![]() GERMANIO - 10-an de marto, 2010.La polico germana 5-an de marto fermis la standon de unu el ĉiniaj societoj kiu partoprenas en ekspozicio komputila CeBIT, skribas SemiAccurate. La eldono kaŝis la nomon de la societo laŭ ĝia peto, sed precizigas, ke la societo produktas tekokomputiletojn (angle: netbooks) kaj ilojn por legi elektronajn librojn.
Laŭ unu el ĉeestantoj ĉe rajdo, la stando estas fermita laŭ postulo de korporacioj Apple, Siemens kaj Sisvel. Ties reprezentantoj malkovris, ke la kompanio publikigis sur sia paĝaro informon kiu perturbas iliajn patentojn. La reprezentantoj de la kompanio, kies standon oni fermis, asertas, ke oni ne diris, kiuj patentoj estas perturbitaj kaj pri kiu produkto temas. Kun ili traktis homo kiu laŭ hipotezo de la eldono estas juristo de Apple. Li mem ne prezentis sin.
La polico fermas ĉe CeBIT standojn de kompanioj, kiuj supoze perturbas patentan leĝaron, ne unuafoje. Ĉe CeBIT 2008 oni fermis 51 standojn, inter kiuj 24 estis ĉiniaj kaj 12 tajvanaj. Fonto: http://www.lenta.ru/news/2010/03/08/cebit/ (en la rusa)
|





GERMANIO - 10-an de marto, 2010.