Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Piloto flugadis dum 13 jaroj kun falsa licenco | ![]() |
![]() |
| Eŭropo - Diversaĵoj |
![]() NEDERLANDO - 06-an de marto, 2010.La polico en Nederlando ĵaŭde, la 4-an de marto arestis en la aerporto Schiphol de Amsterdamo la piloton de aersocieto turka Corendon, kiu gvidis Boeingon-737 sen licenco ĝusta. Momente de la aresto la aviadilo sub lia gvido kun 101 pasaĝeroj estis atendanta permeson de elflugo al Ankara.
Post la aresto la piloto konfesis, ke li dum la lastaj 13 jaroj flugadis en diversaj aersocietoj de Belgio, Britio kaj Italio dum pli ol 10
La reprezentantoj de Corendon konfirmis, ke la piloto arestita laboris ĉe la societo de du jaroj disponiginte dum formaĵigoj de sia laboro dokumentojn falsajn. Informon pri tio, ke la licenco de unu el la pilotoj estas falsa, la aersocieto ricevis el la polico nederlanda.
Laŭ informo de "The Daily Mail" la arestito estas civitano de Svedio kaj loĝas konstante en Milano. Oni kaŝis lian nomom. La polico eksplikis, ke li vere havis iam licencon por aviadilo malpeza. Tamen unue la licenco ne plu validas dum kelkaj jaroj, due ĝi ne permesas gvidon de aviadiloj grandaj.
Oni informas, ke la piloto en momento de aresto provis elŝiri el sia uniformo la galonojn. Nun li estas en karcero apud Amsterdamo. Ĝis sesa de marto oni devas decidi lian liberigon kontraŭ kaŭcio. Oni povas akuzi lin pro falsigo de dokumentoj kaj gvido de aviadiloj sen licenco.
Fonto: http://www.lenta.ru/news/2010/03/04/pilot/ (en la rusa) |





NEDERLANDO - 06-an de marto, 2010.
000 horoj, informas "The Daily Mail".