Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Mortiga trajnkatastrofo en Belgio | ![]() |
![]() |
| Eŭropo - Diversaĵoj |
BELGIO - 15-an de februaro, 2010.
Raportoj el Belgio anoncas, ke almenaŭ 20 homoj mortis en frontalfronta kolizio inter du trajnoj ekster la ĉefurbo, Bruselo. Fervojaj respondeculoj diras, ke la du trajnoj koliziis dum la matena pinthoro apud Halle, sudokcidente de Bruselo. La loka urbestro diris al belgaj amaskomunikiloj, ke almenaŭ 20 homoj estis mortigitaj en la kraŝo, sed fervojaj respondeculoj ne povis konfirmi la ciferon.
Belgaj amaskomunikiloj ankaŭ anincas, ke la trajnoj koliziis ĉe neĝaj kondiĉoj. La urbestro Dirk Pieters deklaris : "La plej lastatempaj informoj kiujn ni havas estas, ke 20 homoj mortis". La trajnoj koliziis en la urbo ĉirkaŭ 08:30 loka tempo (07:30 UT) tiun ĉi lundon. Televidbildoj montras la gvidvagonojn de ĉiu trajno, puŝitajn ĉielen kaj apogatajn unu sur la alia. Atestantoj diras, ke homoj estis ĵetitaj ĉirkaŭen en la trajnoj. Krizolaboristoj aldonas, ke estas difektego en elektrolineoj ĉe la stacio en Buizingen, la distrikto de Halle kie la trajnoj kraŝis. Belga spuroperacianto Infrabel anoncas enketon pri la akcidento. "La ruiniĝo estas grandega," diras la proparolanto de Infrabel Bram de Saedeleer. "Respondeculoj de la publika prokurora oficejo estas ĉe la scenejo kaj kontrolos la enketon. Nia unua zorgego estas por la viktimoj." Kuracisstoj provas trakti vunditojn ĉe la loko de la kraŝo dum aliuloj estis kondukitaj al apudaj hospitaloj. Malgrave vunditaj pasaĝeroj estis kondukitaj al sporthaloj por kuracado. Infrabel diras, ke unu trajno estis iranta de Leuven al Braine-le-Comte dum la dua trajno estis veturanta de Quievrain al Liège. Reloservoj inter Bruselo kaj la sudokcidento de Belgio estas interrompitaj. Ne plu estas servoj inter Bruselo kaj Tournai aŭ Mons. Kaj Eurostar ankaŭ anoncas, ke siaj trajnojal kaj el Bruselo ne plu veturos, atendante pluan sciigon. Mankas indikon pri la kaŭzo de la kolizio sed ĝi okazas post semajnfino de neĝo kaj glaciaj temperaturoj trans Belgio. En 2001, ok personoj estis mortigitaj kaj 12 estis vunditaj en frontalfronta kolizio inter antaŭurbaj trajnoj ekster Bruselo. Tiam oni pensis, ke lingvaj malfacilaĵoj inter flandralingva signalrespondeculo kaj franclingva kolego estis kaŭzo en tiu kraŝo. Alia akcidento en 2008 postlasis pli ol 40 homoj vunditaj kiam pasaĝera trajno veturanta laŭ malĝusta direkto frapis kargotrajnon en centra Belgio, AFP novaĵagentejo diris. Vidu filmeton pri la trajnakcidento |




BELGIO - 15-an de februaro, 2010.