Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| La plej alta viro en la mondo estas Turko | ![]() |
![]() |
| Eŭropo - Diversaĵoj |
![]() TURKIO - 19-an de septembro, 2009.
La plej alta viro en la mondo, kiu ankaŭ havas la plej grandajn manojn kaj piedojn, estas nomumita de Libro de Mondaj Rekordoj "Guinness" por la lanĉo de la libro de 2010. Sultan Kösen, de Turkio, altas 2,47 metrojn, tio estas 10cm pli ol la antaŭa titoloposedanto Bao Xishun.
La manoj de tiu ĉi 27-jaraĝa viro mezuras 27,5 cm kaj liaj piedoj 36,5 cm. Sro Kösen, kies alteco venas de sanproblemo kiu kaŭzis tian gigantismon, diris, ke li esperas trovi unuafoje amon dank'al la nova famo alportita al li de la rekordo. "La unua afero, kiun mi volas fari, estas havi aŭton en kiu mi povas sidiĝi, sed cetere mi volas edziĝi," li diris. "Ĝis hodiaŭ estis vere malfacile trovi koramikinon. Mi neniam havis unu, ili kutime timas min. Mi estas esperanta hodiaŭ, ke mi trovos unu." Li aldiris : "Espereble, nun mi famiĝas, mi povos renkonti multajn fraŭlinojn. Mi volas edziĝi."Unu el la malfacilaĵoj esti sekve de tia alteco trovi konvenajn vestojn kaj Sro Kösen sin vestis per speciale konfektitaj vestaĵojn. Li ankaŭ devas havi liton tri-metrojn longa. Sro Kösen diris : "La plej malfacilaj aferoj estas, ekzemple, ke mi ne povas sidiĝi en normalan aŭton. Kiam mi provas enŝoviĝi enaŭton, estas vere tro streĉe. Mi ne povas iri butikumi kiel normalaj homoj, mi devas havi aferojn faritajn speciale por mi, kaj foje ili ne ĉiam estas laŭmodaj. Alia afero estas tio, ke plafonoj estas malaltaj kaj mi devas fleksiĝi tra pordejoj." Sed lia alteco efektive havas siajn pozitivajn flankojn. Li rakontis : "La bona afero estas tamen, ke el tiel alteco, mi povas vidi homojn de longa distanco. La alia afero estas, ke ĉe si ili uzas mian alton por ŝanĝi la ampolojn kaj pendi la kurtenojn, ekzemple." La proparolanto por la Libro de Mondaj Rekordoj Guinness diris, ke Sro Kösen estas la unua persono en pli ol jardeko agnoskita kiel alta pli ol pli ol 8 futojn (laŭ brita mezurunuo). Li kreskis normale ĝis li estis 10-jara, kaj tiam tumoro kaŭzis, ke disvolviĝis sanproblemo nomata "gigantismo". La tumoro estis forigita pasintjare kaj lia kresko ĉesis. Lia vizito al Britio estas la unua fojo, kiam li vojaĝas ekster Turkio, kaj li ankaŭ vizitos usonon kaj Germanion. Iom antaŭe ĉijare, Zhao Liang de Ĉinio pensis, ke li povus esti konkuranto por la monda rekordo post kiam li estis kuracata pro vundo en hospitalo. La hospitala personaro tie mezuris la eksan korbopilkoludiston ĉe 2,46 m ( iomete malpli ol 8 futoj 1 colo laŭ britaj mezurunuoj) en alto. La ukraina Leonid Stadnyk nelonge ricevis la titolon en 2007, sed tiu revenis al Bao Xishun kiam Sro Stadnyk ne volis esti mezurita laŭ novaj reguloj, kiuj postulis, ke li estu sendepende mezurita de kontrolistoj de Guinness. |





TURKIO - 19-an de septembro, 2009.
volas fari, estas havi aŭton en kiu mi povas sidiĝi, sed cetere mi volas edziĝi," li diris. "Ĝis hodiaŭ estis vere malfacile trovi koramikinon. Mi neniam havis unu, ili kutime timas min. Mi estas esperanta hodiaŭ, ke mi trovos unu." Li aldiris : "Espereble, nun mi famiĝas, mi povos renkonti multajn fraŭlinojn. Mi volas edziĝi."