eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

NATO : nova partnereco kun Rusio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj
NATO / RUSIO  - 18-an de septembro, 2009.

La Ĝenerala Sekretario de NATO Anders Fogh Rasmussen alvokas al estigo de nova strategia partnereco kun Rusio. En lia unua grava eksterlanda politika ago kiel NATO-ĉefo, Sro Rasmussen alvokis al "komuna revizio" kun Moskvo de tutmondaj sekurecaj defioj. Li estis parolanta en Bruselo nur unu tagon post kiam Usono anoncis la forlevon de sia plano por polemikaj kontraŭmisilaj bazoj en Pollando kaj la Ĉeĥa Respubliko. 

La eksa dana ĉefministro Anders Fogh Rasmussen instaliĝis kiel la nova NATO-estro en aŭgusto. "Mi volas, ke Rusio kaj NATO kune konsentu efektivigi komunan revizion de la novaj sekurecaj defioj de la 21-a jarcento, kaj firmigu bazon por nia estonta kunlaboro," diris Sro Rasmussen. "Ni esploros la eblecon estigi ligojn inter Usono, NATO kaj Rusio pri kontraŭmisilaj sistemoj ĉe konvena tempo." Li aldonis, ke devus esti pli da kunlaboro pri politiko pri Afganio, kiu estas grava por NATO kaj Rusio. Li diris, ke pritrakti la dismultiĝon de balistika misilteknologio estas en la fundamenta strategia intereso de NATO kaj Rusio. Li petis al Moskvo ekagi por "vera nova komenco en nia interrilato, en niaj propraj interesoj kaj tiuj de la tuta internacia komunumo".

Rusio bonvenigis la decidon de la usona prezidenton Obama koncerne la usona kontraŭmisila strategio, kiu sekvis revizion de la minaco fare de Irano. Rusio laŭlonge kontraŭis al planoj postkurataj de la administro de la antaŭa prezidento George W. Bush, kiu volis instali bazon de misiloj apud la rusaj landlimoj. Sro Rasmussen diris, ke li "atendos, ke Rusio metos maksimuman politikan kaj diplomatian premon sur Iranon por haltigi ties atomajn aspirojn".

Parolante pri la usona rekonsidero de la kontraŭmisila sistemo, li diris, ke "la novaj planoj ebligos inkluzivi ĉiujn alianculojn kaj protekti ĉiujn alianculojn. Plibonigitaj rilatoj inter NATO kaj Rusio ankaŭ estos profite al niaj orientaj alianculoj," li diris. Revigligi konsilion NATO-Rusio alportus "forumon por grava dialogo," li diris. Pridemandita pri iu vastigo de NATO, Sro Rasmussen deklaris, ke Kartvelio kaj Ukrainio fariĝos NATO-membroj kiam ili kontentigos la necesajn kriteriojn, sed aldonis, ke Moskvo nevidu tion kiel minacon. "Ni devas krei atmosferon kaj sekurecan medion ene de Eŭropo, ene de kiu la politiko de malferma pordo povas daŭri, dum samtempe certigi al Rusio, ke ĝi ne sentas sin minacata."

La ligoj inter la grandaj potencoj Rusio kaj NATO pliboniĝis post la fino de la Malvarma Milito sed denove malboniĝis kiam la okcidenta alianco vastiĝis kaj aldonis al sia membraro landojn de la siatempa Sovetia bloko. La ligoj ankaŭ suferis multe post la  nelonga konflikto de Rusio kun Kartvelio en 2008.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi