eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

65-a datreveno de la T-Tago en Normandio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj
FRANCIO - 06-an de junio, 2009.

Aliancaj gvidantoj kunvenis en Francio por marki la 65-an datrevenon de la T-Tago en la Dua Mondmilito en Normandio. La ceremonio estis okazigita por honorigi veteranojn de la soldatoj kaj tiuj, kiuj mortis je la 6-a de junio 1944, dum la invado de Normandio,komenco de la fino de la milito.

En tombejo apud la fama plaĝo de Omaha, la usona prezidento, laŭdis la pli ol 9387 usonaj soldatoj mortigitaj en la batalo, kiam usonaj, kanadaj kaj britaj soldatoj sturmis sur la plaĝoj sub torentoj de Nazia fajrego. "Ĉe horo de maksimuma danĝero, dum la plej neesperigaj cirkonstancoj, viroj ordinaraj trovis ene de si mem la kapablon fari ion eksterordinaran," Obama diris. "Oni tiam ne povis scii, sed grandan parton de la progreso kiu difinos la 20-an jarcenton, ĉe ambaŭ flankoj de la Atlantiko, oni heredis la batalo por tiuj plaĝoj nur ses mejlojn longajn kaj pli ol tri kilometrojn larĝajn," li diris. "Se la Alianculoj ne estus sukcesintaj tie ĉi, la okupacio de Hitler de ĉi tiu kontinento eble estus daŭronta senfine."

En tio, kio restas la plej granda sturmalbordiĝo en la homa historio, iuj 156 000 personoj alteriĝis en Francio je la 6-a de junio 1944. Proksimume 10 000 soldatoj de la Alianco tiam mortis, vundiĝis aŭ malaperis, dum Germanio perdis inter 4000 kaj 9000 soldatojn, kaj miloj da francaj civiluloj ankaŭ estis mortigitaj. "Ni neniam forgesos la doloron aŭ la etendon de la sufero, kaj ni neniam rezignos la revon pri paco kaj justico por homeco," Nicolas Sarkozy, la prezidento de Francio, diris apud Obama, la kanada ĉefministro Stephen Harper kaj la brita ĉefministro Gordon Brown.

Britoj konsistigis la plej grandan porcion de la 1500 eksmilitistoj kiuj ĉeestis la diversajn ceremoniojn en Normandio kaj Gordon Brown faris omaĝon al "la kuraĝaj viroj de la plej granda sturmalbordiĝa operaco en la kroniko de milito." Inter gastoj ĉe la ceremonio estis Tom Hanks, stelulo de la filmo "Saving Private Ryan" kiu komenciĝas per scenoj prezentantaj Normandion.
 

Komentoj  

 
0 # Eric Coffinet 2009-06-09 09:32 Gejunuloj ne forgesu kiom da homoj oferis sian vivon por ke ili ĝuu liberecon kaj demokration Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi