Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Ĉu reĝino ĉeestos memorfestojn... ? | ![]() |
![]() |
| Eŭropo - Diversaĵoj |
USONO / BRITIO / FRANCIO - 2-an de junio, 2009.Celante kvietigi la streĉan situacion inter Britio kaj Francio, la Blanka Domo diris, ke ĝi klopodas trovi oficialan inviton por la brita reĝino, ĉar Francio ne oficiale invitis la monarĥinon al al la memmorfestoj de la T-Tago je la 6-a de junio. Barack Obama diris, ke la 83-jaraĝa reĝino devus ĉeesti la eventon sur la Normandiaj plaĝoj venontan sabaton. "Ni kunlaboras kun tiuj kiuj okupiĝas pri la memorfestoj, por vidi ĉu ni povas okazigi tion." La rimarkoj povus revivigi debaton pri la minace alproksimiĝanta malĉeesto de la reĝino, kiu deĵoris en uniformo dum la Dua Mondmilito, de la memorfestaj ceremonioj. Francio diris pasintsemajne, ke la Reĝino Elizabeth estos bonvena por ĉeesti la eventon, kune kun la prezidento Obama, la fanca prezidento Nicolas Sarkozy, la brita ĉefministro Gordon Brown kaj kanada ĉefministro Stephen Harper. Sed la reĝino ne specife ricevis inviton de la franca registaro, malgraŭ tio, ke ŝi ĉeestis jam la sesdekan datrevenon en 2004. La brita gazetaro asertas, ke ŝi estis ĉagrenita pro tiu ekskludo.Parizo defendas sin, dirante, ke la invito estis sendita jam de longe al la brita registaro, kaj la ĉefministro Gordon Brown decidu mem kiuj ĉeestos. "La Reĝino de Anglio, kiel brita ŝtatestro, estas nature bonvena," deklaris la proparolanto de la franca registaro Luc Chatel. "Tio ne dependas de Francio decidi kiu reprezentos Brition," li diris. Antaŭe lundon, Gordon Brown diris, ke li faros sian eblon, por ke la reĝino partoprenu la memorfestojn. "Se la reĝino aŭ reĝfamilianoj volas iri al la T-Tago-memorfestoj, Mi certigas, ke tio okazos," li dir al televidstacio Sky News. La Palaco de Buckingham tra la voĉo de sia proparolantino tamen komprenigis, ke la reĝino ne ĉeestos la eventojn en Francio, kaj emfazis, ke si ne estas afliktita pri la situacio. "Nek la reĝino nek iuj ajn aliaj reĝfamilianoj ĉeestos la memorfestojn je la sesa de junio ĉar ni ne ricevis oficialan inviton" la proparolantino diris. "Ni volas ripeti, ke ni neniam esprimis ian senton de kolero aŭ ĉagreno iel ajn, kaj kontentas pri ĉiuj aranĝoj kiuj estas planataj." Ŝajnas tamen laŭ lastaj informoj, ke la Princo Charles ĉeestos kaj reprezentos la reĝan familion. La festoj de T-Tago markas la datrevenon de la alveno de alianculoj kaj siaj militaj fortoj en junio 1944 en Francio, tiam okupata de Nazia Germanio, kiu montriĝis esti turnopunkto dum la Dua Mondmilito. |




USONO /
BRITIO /
FRANCIO - 2-an de junio, 2009.
estis ĉagrenita pro tiu ekskludo.
Komentoj
La brita reĝino estas la lasta ŝtatestro, kiu estis soldate deĵoranta dum la dua mond-milito. Respondi | Citi | Citi
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.