Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
- Nova ĉilia prezidento enoficiĝas dum nova tertremo
- Lingvo malaperas en Gujano
- Ĉilio trafita de fortega tertremo
- Argentino subtenata de najbaroj en disputo kun Britio
- Virino iĝas prezidento de Kostariko
- Evo Morales reelektita prezidento de Bolivio
- Urugvajo : iama ribelulo iĝas prezidento
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Argentina senato malakceptas impostaltigojn | ![]() |
| Sudameriko - Ekonomiko |
|
La argentina Senato malakceptis polemikajn impostajn altigojn de agrikulturaj eksportoj kiuj provokis ripetitajn protestojn de kultivistoj. La senata voĉdono rezultis 36 kontraŭ 36, post pli ol 16 horoj da debato, la vicprezidanto Julio Cobos fine decidis voĉdone malakcepti la registarajn proponojn. La rezulto estas frapo por la prezidentino Cristina Fernández, korespondantoj diras. Kultivistoj asertis, ke la impostoj malhelpos ilin, sed la registaro diris, ke ili necesas por batali malriĉecon. Kultivistoj do gajnis kritikan batalon sed la disputo ne finiĝas per tiu voĉdono, kaj Argentino alfrontos malfacilajn tagojn kaj semajnojn. La registaro diris, ke ĝi petos alian voĉdonon en la Malsupera Ĉambro, kiu jam akceptis la mezurojn iom antaŭe ĉimonate. Sro Cobos, kiu ankaŭ estas gvidanto de la Senato, diris, ke tio estis "la plej malfacila tago de mia vivo". La disputo inter la registaro kaj kultivistoj komenciĝis en marto, kiam la registaro de la prezidentino Fernández altigis impostojn sur soja eksportoj de 35% al 45%, kaj trudis novajn impostojn sur aliaj bienaj eksportoj. La registaro argumentis, ke necesas altigi impostojn sur agrikulturaj eksportoj por helpi konstrui novan Argentinon. Ĝi diris, ke kultivistoj povas pagi pli, ĉar ili prosperas dank'al altaj prezoj de agrikulturaj produktoj. La aŭtoritatoj ankaŭ akuzis kultivistojn kaj iliajn subtenantojn mal stabiligi la argentinan demokration ĉar ili rifuzas respekti la deziron de la elektata registaro. Legu ankaŭ :
|



ARGENTINO - 17-an de julio, 2008.