eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ekvadoro kaj Venezuelo konstruos petrolrafinejon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Ekonomiko

EKVADORO / VENEZUELO - 17-an de julio, 2008.

Rafael Correa, la ekvadora prezidento, kaj Hugo Chávez, lia venezuela kolego, interkonsentis konstrui la plej grandan petrolrafinejon en la sudamerika kontinento ĉe marbordo. La rafinejo anoncita lastan mardon de la du ŝtatestroj estas konstruota en El Aromo, 250 km de Kito, la ekvadora ĉefurbo, kaj devus esti preta en 2013.

Ekvadora rafinejo"Anstataŭ uzi rafinejojn en Usono, ni decidas starigi ilin ĉi tie en nia geopolitika kunteksto," Chávez diris. Chávez esperas dekroĉi la venezuelan krudan petrolon for de Usono, kie Venezuelo aktuale administras sep rafinejojn. Correa diris, ke la komuna projekto, kiu kostos 6,6 miliardojn da usonaj dolaroj al ŝtataj petrolofirmaoj de ambaŭ landoj permetos al Ekvadoro savi 3 miliardojn da dolaroj de petrolimportaĵoj ĉiujare. Venezuelo kaj Ekvadoro estas la solaj latinamerikaj membroj de la OPEL (Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj).

Hugo Chávez diris, ke li intencas konstrui aliajn rafinejojn en Brazilo kaj Nikaragvo. "Ĉio troviĝas en Usono; jen kio estas la imperio kaj koloniismo." Li aldonis, ke sia celo estas provizi "energian sekurecon interŝanĝe por la tuta homoj en la sudamerika kontinento." Li ankaŭ proponis la konstruon de komuna ŝtalofabrikejo en Ekvadoro kaj helpo por plibonigi ties telefonservoj. Correa diris, ke la planoj de Chávez ne estas instigitaj de "intereso" aŭ deziro nenecese sin trudi en najbarajn aferojn, sed de sento de solidareco kaj lia kredo je la "Latinamerika Unio".

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi