Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
- Nova ĉilia prezidento enoficiĝas dum nova tertremo
- Lingvo malaperas en Gujano
- Ĉilio trafita de fortega tertremo
- Argentino subtenata de najbaroj en disputo kun Britio
- Virino iĝas prezidento de Kostariko
- Evo Morales reelektita prezidento de Bolivio
- Urugvajo : iama ribelulo iĝas prezidento
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Mercosur atentigas pri manĝaĵokrizo | ![]() |
| Sudameriko - Ekonomiko |
|
La argentina prezidentino, Cristina Fernández, malfermis mardon 1-an de julio, la pintokunvenon de la gvidantoj de la Mercosur, asertante, ke la landoj devas esti ege atentaj ĉar spekulacio kiu antaŭe limiĝis al la financa mondo jam disvolviĝis kaj nun ankaŭ trafas la merkaton de manĝaĵoj. En ŝia malferma parolado de la pintokunveno kiu okazas en la norda argentina provinco de Tucumán, la prezidentino montriĝis zorgigita pri la sekvoj de la monda altiĝo de la manĝaĵoprezoj. "La ekonomio de la spekulacio ĝis nun limiĝis normale al la financa mondo kaj al la monaj merkatoj, sed ili komencas moviĝi al la mondo de la manĝaĵo." Cristina Fernández diris. "Antaŭe ĉi tiujn sekvojn pagis la makroekonomiko per ŝuldoŝarĝo, per fortaj deficitoj. Hodiaŭ pagas homoj per la prezo de la pano, de la viando, de la lakto." La Mercosur, kiu inkluzivas du el la plej grandaj tutmondaj provizantoj de manĝaĵoj, konsistigas el Argentino, Brazilo, Urugvajo, Paragvajo kaj Venezuelo kiu baldaŭ aliĝos. La urugvaja ŝtatestro, Tabaré Vázquez, samopiniis kun Fernández kaj certigis, ke nur ĉe grava regiona integriĝo oni povos alfronti la manĝaĵokrizon. La gvidanta pintokunveno subskribos interkonsenton kun la Sudafrika Doganuniuĝo (SACU, en la angla) kaj ekkomencos intertraktadojn kun Turkio kaj Jordanio. Vidu ankaŭ :
|



ARGENTINO - 2-an de julio, 2008.