| Sudameriko - Ekonomiko |
|
ARGENTINO / BRAZILO - 23-an de februaro, 2008.
Argentino kaj Brazilo konsentas konstrui komunan atoman reaktoron por trakti energiajn nesufiĉojn, kiuj povos minace alproksimiĝi. La interkonsento estas parto de plano de la du plej grandaj Sudamerikaj ekonomioj por etendi defendon kaj energiajn projektojn. La plano estis anoncita post intertraktoj en Bonaero inter la Argentina Prezidentino Cristina Fernández kaj ŝia Brazila kolego, Luiz Inacio Lula da Silva.
Brazilo eksportus elektron al Argentino en la vintraj monatoj antaŭ ol ĝi nesufiĉos, Sro Lula diris. "Ni ankaŭ lanĉos sateliton kune kaj evoluigos nuklean projekton," li aldonis. Laŭ li, la entrepreno "devus servi ekzemple en ĉi tiu mondo, flamanta kun la tento konstruadi armilojn kaj kun politika kaj ideologia maltoleremo". Ĉiu lando aktuale havas du funkciantajn atomenergiajn elektrocentralojn, kaj ambaŭ subskribis la Traktaton kontraŭ dismultiĝo de nukleaj armiloj. La du gvidantoj vidas la komunan nuklean projekton kiel metodon por pliigi energian provizon dum leviĝas ilia profilo sur la internacia scenejo.
|