Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
- Siria prezidento vizitas Iranon
- Protestoj en Kairo kontraŭ sukcedo de Mubarak
- IAEA rifuzas araban rezolucion kontraŭ Israelo
- UN kritikas enketojn de Israelo kaj Palestino pri militkrimoj
- Rektaj intertraktadoj en Mezoriento
- Kuvajto planas konstruon de atomreaktoroj
- Irano interrompas ŝtonmortigadon al Sakineh por revizii kazon
- Palestina virino rompas tabuon per biciklado
Plej popularaj artikoloj
2 - Nekonata lingvo eltrovata en Barato
3 - Reagoj post nova Nobel-Premio pri Paco
4 - Kiu ricevos Nobel-Premion por Liu?
5 - Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news |
|
IAEA rifuzas araban rezolucion kontraŭ Israelo |
Mezoriento - Politiko |
ARABAJ LANDOJ / ISRAELO - 26-an de septembro, 2010.
La Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), kontrolorganizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por atoma energio, malakceptis araban rezolucion kiu petis al Israelo aliĝi al tutmonda traktato kontraŭ atomaj armiloj. La ĝenerala asembleo de la 151-membra IAEA blokis la rezolucion ĉe ĝia renkontiĝo en Vieno(Aŭstrio) tiun lastan vendredon. Kvindek unu membroj deklaris, ke ili voĉdonis kontraŭ la rezolucio, 46 voĉdonis favore al ĝi, kaj 23 sin detenis. Israelo avertis la organizaĵon, ke araba puŝo kiu celus la Judan ŝtaton en rezolucio povus doni "mortigan frapon" al estonta kunlaboro pri sekurecaj intertraktadoj en Mezoriento : "Aprobi ĉi tiun rezolucion estos mortiga frapo al ajna espero por estonta kunlaboraj penoj al pli bona regiona sekureco en Mezoriento," Ehud Azoulay, sendito de Israelo al IAEA deklaris, tuj antaŭ la voĉdono. La israela delegito faris sian komunikaĵon dum streĉa debato pri la projektata rezolucio, kiu devis peti al Israelo aliĝi al la Traktato pri Ne-Disvastigo (TND). Arabaj reprezentantoj asertis, ke la supizita israela atoma armilejo minacas regionan pacon kaj stabilecon. Israelo restas la nura lando de la regiono ekster la TND. Usono instigis arabajn ŝtatojn rezigni pri tiu rezolucio, dirante, ke ĝi povus malhelpi pli larĝajn penojn por malpermesi tiajn armilojn en Mezoriento kaj ankaŭ sendi negativan signon al la relanĉita israela-palestina pacoprocezo. "Estas...nekonvene, ke ĉi tiu rezolucio estas traktita samtempe kiam pacaj paroladoj en Mezaoriento rekomenciĝas post longa prokrasto," Glyn Davies, usona ambasadoro, argumentis. "La alfrontiĝo kaŭzita de ĉi tiu rezolucio minacas ĉi tiujn interparolojn, ĝuste kiam ili estas restartigitaj," li diris al la asembleo. Israelo siaflanke diras, ke ĝi ne aliĝos al la TND ĝis estas ampleksa paco en la tuta regiono. Fakte, la lando devus rezigni pri sia atoma armilaro se ĝi konsentus subskribi la pakton. Ali Asghar Soltanieh, la irana ĉefdelegito, kies lando estis inter la plej fervoraj subtenantoj de la rezolucio, kvankam ne-araba lando, asertis venkon malgraŭ la malakcepto de la rezoluciopropono, kaj deklaris al reporteroj, ke la voĉdono kaj ĉirkaŭa diskuto metis premon sur Israelon, kiu estas ofte konsiderita kiel la nura mezorienta lando kiu posedas atomajn armilojn. Sed la rezulto estis seniluziiga por subtenantoj de la rezolucio, kiu esperis profiti la impeton lastjaran, kiam la asembleo de IAEA superregis okcidentajn kontraŭstarojn por aprobi similan rezolucion rekte kritikanta Israelon kaj ties atoman programon por la unuafoje en 18 jaroj. Arabaj ŝtatoj diras, ke ne povas esti paco en Mezoriento ĝis Israelo rezignos pri sia atomaj armiloj. Israelo neniam konfirmis nek neis la posedon de atomaj bomboj, en politiko de ambigueco kies celo estas malinstigi la arabajn najbarojn kaj foje malamikojn. Israelo kaj Usona konsideras Iranon kiel ĉefa minaco de atomadisvastigo en Mezoriento, kaj akuzas ĝin, ke ĝi provas sekrete evoluigi atomajn armilojn. La akuzo estas rifuzita de Teherano. Fonto : Novaĵagentejoj diversaj |