Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Esperanto.com: Ŝatata enhavo

    Nun eblas aldoni blogaĵojn, fotoalbumojn kaj forumajn temojn al la ŝatataj.

    Nun sub de la menciitaj enhavo-tipoj vi povas vidi ligilon " Aldoni al la listo de ŝatataj".

  • Video-listo de Esperantlingva metalo

    La merkato de peza muziko en Esperanto iom post iom pligrandiĝas kaj mi do preparis video-liston de metalaj E-kantoj ĉe YouTube.

  • Tri eksredaktoroj deziras pli bonan revuon

    La estraro de UEA aŭ tute ne okupiĝas pri ŝanĝoj en la redaktopolitiko de la revuo Esperanto, aŭ tute ne povas konsenti pri tio, kiel ŝanĝiĝu la revuo. Simile sintenas la komitato de la asocio. Tion eblas konkludi laŭ la magraj reagoj al la vidpunktoj de tri eksaj redaktoroj en retaj diskutejoj.

  • Lingva konflikto en sveda Esperantujo

    Ĉu oni parolu Esperanton en strategia renkontiĝo pri la estonteco de la landa asocio de UEA? Aŭ ĉu oni parolu nur nacilingve "por ke ĉiuj komprenu"? Tiu estis unu el la kernaj demandoj, kiuj kondukis al freŝa skismo en la Esperanto-movado de Svedio.

  • Aperis Fajrovulpo 4.0b7

    Nova beta-versio de Fajrovulpo 4 povas mem kontroli validecon de informoj enigataj en formularojn, ebligas uzadon de SVG en kaj nuancadon de aspekto de tekstoj.

Reklamrubando
Muzikgrupo Abba kontraŭ dana ekstremdekstra partio... PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
SVEDIO / DANIO - 25-an de septembro, 2010.


La steluloj de la famega muzikgrupo Abba, Benny Andersson kaj Björn Ulvaeus lanĉas justican agon kontraŭ dana ekstremdekstra politika partio kiu uzis ilian ŝlagron el la jaro 1976 "Mamma Mia" ĉe amaskunvenoj. Sro Andersson diris, ke la muzikgrupo neniam permesis uzi sian muzikon por politikaj celoj.

La junulara filio de la Dana Popola Partio (dane Dansk Folkeparti, DF) ankaŭ ŝanĝis la kantotekston de "Mamma Mia" al "Mamma Pia", en honoro de sia gvidantino Pia Kjærsgaard. La furorkanto estis ludita ĉe DF-aj amaskunvenoj kaj renkontiĝoj kaj la nova versio de la kanto estis elfarita por Pia Kjærsgaard de membroj de la partio, diras raportoj.

La kontraŭenmigrada DF estas la tria plej granda partio en la dana parlamento.

Benny Andersson rakontis, ke li malkovris la ne-permesitan uzadon de la kanto, kiam li estis kontaktita de maldekstrema premgrupo, kiu demandis ĉu li subtenas la politikon de la Dana Popola Partio. Li diris, ke li kaj Björn Ulvaeus petis al advokatoj komenci laŭleĝajn agojn kontraŭ la partio se ili ne tuj haltas uzi la kanton.

"Unue, vi ne rajtas tiel simple reverki kantojn laŭvole, kaj due ni deziras ilin komprenigi, ke ni havas absolute neniun intereson en subteno de ilia partio," li diris."Abba neniam permesas, ke sia muziko estu uzita en politika kunteksto. Pri tio ĉi ni atentigis al la Dana Popola Partio."

La muzikistoj ne estas la unuaj, kiuj plendas pri la politika uzo de kantoj. Dum la prezidenta kampanjo de 2008 en Usono, pluraj artistoj, inkluzivante Heart and the Foot Fighters kritikis John McCain kaj Sarah Palin pro tio, ke ili uzis siajn kantojn ĉe amaskunvenoj sen permeso. Kaj en 2009, grupo de artistoj en Britio plendis pri kopirajtaj leĝoj kiuj ne donas al ili laŭleĝan rajton malhelpi la ekstremdekstran britan Nacian Partion vendi albumon kiu aperigas iliajn kantojn por levi financojn.

Vidu la oficialan retejon de  ABBA
Vidu la oficialan retejon de la  Dansk Folkeparti