Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Étel receptek ezerszámra

    Receptfüzet finom receptekkel és gyönyörő ételfotókkal

  • La plej multnombra Lipdub en la mondo

    La kataluna vilaĝo Vic atingas Internacian rekordon de Lipodublo por la sendependeco de Katalunio

  • Soccer News

    Grassroots Magazine is dedicated to football, written by a team of fans to give you the latest football gossip.

  • Korektoj por Firefox 3.6,3.5; Thunderbird 3.1,3.0; bald. SeaMonkey 2.0

    Mozilo eldonis korektaĵojn de gravega malsekuro en Fajrovulpo kaj Tondrobirdo, uzebla per JavaSkripto. Baldaŭ eldonotas korektaĵo por SeaMonkey.

    La novaj versioj estas: Fajrovulpo 3.6.12 kaj 3.5.15, Tondrobirdo 3.1.6 kaj 3.0.10, kaj (baldaŭ) SeaMonkey 2.0.10.

  • La plej juna tradukistino

    En 1910 oni publikigis en Usono esperantan tradukon de la tre popularaj infanaj rimaroj Mother Goose sub la titolo Patrino Anserino. Estis rimarkinda okazo, ĉar la internacia lingvo ankoraŭ estis novaĵo en Usono. Pli rimarkinda sendube estis la aĝo de «la tradukinto» Winifred Sackville Stoner Jr, kiu estis nur sesjara knabino.

Reklamrubando
Riĉuloj ĉiam pli dikaj, precipe Usonanoj PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Tutmonde
TUTMONDE - 25-an de septembro, 2010.


Civitanoj de la plej riĉaj landoj en la mondo iĝas ĉiam pli dikaj, kaj Usonanoj kapmarŝas, la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) diras en sia tut-unua prognozo pri obezeco. Tri kvaronoj el Usonanoj estos obezaj aŭ superos normalajn pezojn en 2020. Malsanaj indicoj kaj porkuracaj elspezoj forte altiĝos, krom se registaroj, individuoj kaj industrio kunlaboras en ampleksa strategio por kontraŭbatali la "epidemion", la raporto de la OEKE diras.

La organizaĵo, kiu baziĝas en Parizo, konsistas el la 33 plej potencaj ekonomioj de la mondo. Ĝi aldonas, ke la ekonomia kosto de troa pezo - kuracado, mallongigo de viv-espero kaj resursoj malŝparitaj - kreskigas maltrankviliĝon de multaj registaroj.

La altranga ekonomikisto de OEKE kaj specialisto pri san-problemoj, kiu skribis la raporton, Franco Sassi, kulpigas malbonajn manĝkutimojn pro la pliiĝo de problemoj. ''Manĝaĵoj estas multe pli malmultekostaj ol en la pasinteco, aparte manĝaĵoj kiuj ne estas tre sanaj kaj bonkvalitaj, kaj homoj estas ŝanĝantaj sian vivstilon. Ili havas malpli da tempo por prepari manĝojn kaj ĉiam pli ofte manĝas eksterhejme en restoracioj,'' li diris.

Tio, plus la fakto, ke homoj estas multe malpli fizike aktivaj ol en la pasinteco, signifas, ke la kvanto da obezuloj ŝveliĝis al preskaŭ 70% en Usono ĉi tiun jaron , kompare kun malpli ol 50% en 1980, la raporto diras. Ene de 10 jaroj, 75% de Usonanoj estos obezaj, tiel igante Usonon ''la plej dika lando en la OEKE''. ''Timiganta estas la pliiĝo de la epidemio,'' Franco Sassi anoncas, ''Ni ankoraŭ ne atingis la supron.''

La  vivodaŭro de obeza persono estas ĝis 10 jaroj pli mallonga ol tiu de normalpeza persono, la raporto ankaŭ diras.

En Usono, la kosto de obezeco, inkluzivante pli altan kuracan elspezadon kaj perditan produktadon, estas jam ekvivalenta al 1% de la malneta enlanda produkto, laŭ la raporto. Ekster OEKE, obezecaj indicoj estas altiĝantaj ĉe simile rapida paŝo en landoj kiel Brazilo, Ĉinio, Barato kaj Rusio. La proporcio de obezaj Aŭstralianoj laŭprojektita ankaŭ altiĝos je 15% en la sekvanta jardeko.

Fonto : Associated Press kaj la aŭstralia gazeto Sydney Morning Herald