eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

  • Amaskomunikila sukceso de PEJ

    Amaskomunikiloj en la tuta modndo raportis pri jubileo de Zamenhof festata de Pola Esperanto-Junularo.

  • Esperanto en varsoviaj vendejoj

    Fromaĝo, pano, kolbasetoj aŭ robo aĉeteblis en varsoviaj vendejoj anstataŭ kutimaj ser, chleb, parówki aŭ sukienka. Kelkaj klientoj miris pri novaj etikedoj, dum aliaj tuj rekonis, ke temas pri la internacia lingvo kreita de Ludoviko Zamenhof. Nomoj de produktoj ŝanĝiĝis de polaj al esperantaj okaze de lia 150-a naskiĝdatreveno.

Gigantaj dinosaŭraj piedsignoj trovitaj en Francio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sciencoj
FRANCIO - 08-an de oktobro, 2009.

Francaj ĉasistoj de  fosilioj eltrovis grandegajn dinosaŭrajn piedsignojn, laŭdire inter la plej grandajn en la mondo. La piedsignoj estis faritaj antaŭ 150 milionoj da jaroj de saŭropodoj, longakolaj herbomanĝuloj, en kreteca sedimento en la altebenaĵo de Jura en orienta Francio.

La spuroj estas proksimume 1,5 metron larĝaj, kaj respondas al bestoj kiuj estis pli ol 25 m longaj kaj pezis 30 tunojn. Francaj fakuloj diras, ke la trovaĵo en la loko Plagne, apud Svislando, estas "escepta". "La spuroj kiujn formis la piedsignoj etendiĝas super dekoj, eĉ centoj da metroj," reprezentanto de la Nacia Centro por Sciencaj Esploroj (CNRS) deklaris. "Ni fosos plue en la venontaj jaroj kaj la spuroj povos riveli, ke la ejo ĉe Plagne estas unu el la plej granda tia en la mondo."

La piedsignoj, de la Supra Ĵurasia epoko, estis trovitaj en aprilo ĉi tiun jaron, de paro de amatoraj fosilioĉasistoj, sed nur hodiaŭ estas aŭtentikigitaj de sciencistoj. Alia tavolo de sedimento, nun tre malmola, konservis la piedsignojn. Ili estis rivelitaj kiam loka arbofaligo malkovris la teron sube, francaj amaskomunikiloj raportas. La regiono en la epoko de dinosaŭroj troviĝis apud malprofunda, varmeta maro.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi