eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ĉimpanzoj bonoboj libervole dividas manĝaĵon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sciencoj
USONO - 09-an de marto, 2010.

Unu el niaj plej proksimaj primataj parencoj, la eta ĉimpanzo "bonobo", libervole dividas manĝaĵon, sciencista raporto anoncas. Ĉi tiu speco de donacema konduto estis antaŭe konsiderata kiel ekskluzive homa trajto. Sed scienca teamo efektivigis eksperimenton kiu rivelis, ke bonoboj plej probable preferas dividi sian manĝaĵon ol manĝi sole.

La esploro estas eldonita en la revuo "Current Biology" (Nuna Biologio).

Doktoro Brian Hare de la Universitato de Duke, en Usono kaj Suzy Kwetuenda de Lola y Bonobo, centro por orfiĝintaj bonoboj en la Demokrata Respubliko de Kongo, donis al malsata bonobo aliron al ĉambro kun kelkaj manĝaĵoj en ĝi.

Ĉi tiu ĉambro estis apuda al du aliaj ĉambroj, kiujn la besto facile povis vidi. Unu el ĉi tiuj ĉambroj estis malplena dum la alia enhavis alian bonobon. La malsata primato tiam povis elekti manĝi la manĝaĵon sole aŭ liberigi la pordon, forigi lignan kejlon kaj dividi sian manĝaĵon kun la alia bonobo.

La Doktoro Hare skribis en Current Biology : "Ni rimarkis, ke la bonobo preferis libervole malfermi la pordon kaj tiel dividi la tre dezirindan manĝaĵon kiun li povis facile manĝi sole." Scientistoj nun esperas malkovri kial la bonoboj ŝajne preferas dividi sian manĝaĵon.

Doktoro Hare diris, ke tio povus esti nur altruisma konduto. Aŭ pli malsindona sinteno povus esti ĉe la radiko de ĉi tiu konduto ĉar interŝanĝado povus esti rememorigita kaj servi kiel "interŝanĝmono" por estontaj favoroj.

La esploristoj esperas, ke ĉi tiu laboro ankaŭ povus verŝi lumon sur tion, kio kondukas homojn ankaŭ libervole interŝanĝadi.


 
 

Komentoj  

 
0 # Gunnar Gällmo 2010-03-09 17:11 Bonobo (Pan paniscus) kaj ĉimpanzo (Pan troglodytes) estas nuntempe rigardataj kiel apartaj specioj, se mi ĝuste komprenas; do oni preferinde ne nomu la bonobon "eta ĉimpanzo". Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # EVENTEO 2010-03-09 20:18 Tiu artikolo estas elĉerpita el artikoloj en kiuj ili nomas tiun Bononoj "ĉimpanzoj", kaj vidu mem :
eo.wikipedia.org/.../...



en.wikipedia.org/wiki/Bonobo
Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi